Aŭtoraj rajtoj kaj plurmediaĵoj

En tiu ĉi kurso vi lernos bazojn de aŭtoraj rajtoj bezonataj por Vikimedia laboro (precipe taksi ĉu iu verko estas libera aŭ ne), ĝusta citado de fontoj per referencoj (grava por certigi, ke ĉiu aserto en Vikipedio estas kontrolebla en ekstera fonto) kaj alŝuti plurmediaĵojn al la Vikimedia Komunejo (stokejo de plurmediaĵoj por uzado en ĉiuj Vikimediaj projektoj).

Kono pri aŭtoraj rajtoj helpos vin kontribui tiamaniere, ke via enhavo daŭre restos en Vikimediaj projektoj (ekz. nelibera enhavo ne restos longe). Danke al referencoj estos viaj Vikipediaj artikoloj fidindaj kaj kontroleblaj. Kaj fine, kiel diras proverdo “Unu bildo valoras mil vortojn” – kio vaste validas ankaŭ en Vikimedio.

Tiu ĉi kurso estas parto de la kurso ViPE – Vikioj por Eŭropo.

Antaŭkondiĉoj

Por trastudi tiun ĉi kurson vi bezonas:

  1. kapabli kutime uzadi komputilon kaj interreton,
  2. kapabli almenaŭ baze redakti vikiojn (por la ĉapitroj pri referencoj kaj plurmediaĵoj),

Ĉapitroj

  1. Aŭtoraj rajtoj 1
  2. Aŭtoraj rajtoj 2
  3. Aŭtoraj rajtoj 3
  4. Aŭtoraj rajtoj 4
  5. Aŭtoraj rajtoj 5
  6. Referencoj
  7. Plurmediaĵoj 1
  8. Plurmediaĵoj 2

Subtenita de la Eŭropa komisiono

Financita de la Eŭropa Unio. La esprimitaj vidpunktoj kaj opinioj tamen estas nure de la aŭtoro(j) kaj ne nepre reflektas tiujn de la Eŭropa Unio aŭ Erasmus+. Nek la Eŭropa Unio nek la organizo provizanta la subvencion povas esti konsiderataj respondecaj por ili.

Funded by the European Union. Views and opinions expressed are however those of the author(s) only and do not necessarily reflect those of the European Union or Erasmus+. Neither the European Union nor the granting authority can be held responsible for them.