Manlibro pri Vikipedio: Verku vian unuan Vikipedian artikolon en 1 tago

Per la Manlibro pri Vikipedio vi lernos bazojn de kontribuado al Vikipedio kaj dum 1 tago vi sukcesos valore kontribui al Vikipedio per artikolo, kiu tie restos!

Vikipedio mem enhavas multajn helpajn paĝojn, kiuj detale klarigas kiel kontribuadu. Sed por novulo ne estas aparte facile navigi inter ili, nek sekvi klaran padon ekde komenco ĝis fino. Tial ni verkis jenan manlibron, kiu celas ĝuste tio – provizi al vi klarajn, sekveblajn instrukciojn kaj ekzercojn por rapide ekverki Vikipedion per valoraj artikoloj, kiuj plenumas kutimajn postulojn de la komunumo.

Tial tiu ĉi manlibro gvidos vin nur tra unuaj paŝoj, sed ne eniros ĉiun eblan detalon. Kun tiu scio, kaj kun via propra sperto de redaktado, vi havos firmajn fundamentojn por pli facile solvi eventualajn problemojn kaj vi plue lernos dum kutima kontribuado – same kiel faris ankaŭ la nunaj plej grandaj spertuloj.

Por senpage elŝuti la manlibron, enskribu viajn nomon kaj retpoŝtan adreson en la suban formularon kaj alklaku la butonon ” ABONU KAJ ELŜUTU LA MANLIBRON”.

Elŝutu la Manlibron pri Vikipedio

Entajpu viajn personan nomon kaj retpoŝton kaj alklaku la suban butonon por elŝuti vian Manlibron pri Vikipedio. Ni respektas vian privatecon kaj nur sporade informos vin pri similaj publikaĵoj kaj edukaj agadoj. Vi povas malaboni iam ajn.

Subtenita de la Eŭropa komisiono

Financita de la Eŭropa Unio. La esprimitaj vidpunktoj kaj opinioj tamen estas nure de la aŭtoro(j) kaj ne nepre reflektas tiujn de la Eŭropa Unio aŭ Erasmus+. Nek la Eŭropa Unio nek la organizo provizanta la subvencion povas esti konsiderataj respondecaj por ili.

Funded by the European Union. Views and opinions expressed are however those of the author(s) only and do not necessarily reflect those of the European Union or Erasmus+. Neither the European Union nor the granting authority can be held responsible for them.