ViPE – Vikioj por Eŭropo

La kurso Vikioj por Eŭropo (ViPE) kaj la Manlibro pri Vikipedio kondukos vin tra bazoj de kontribuado al Vikimediaj projektoj – elde tute novulo ĝis alta komencanto.

La kurso konsistas de 3 partoj, ĉiu kun kelkaj ĉapitroj. Ili estas fasonitaj kaj ordigitaj tiel, ke novulo plej profitos de la kurso trairante unuajn 2 partojn ekde komenco ĝis fino. Se vi jam spertas pri iuj bazaj aferoj, volonte trasaltu al posta ĉapitro. La lasta parto utilas se vi speciale interesiĝas pri Vikifontaro (biblioteko de transskriboj de plenaj tekstoj, ekz. libroj, gazetoj ks) – se ne, volonte trastudu la unuajn 2 partojn kaj tuj ekkontribuu al Vikipedio aŭ alia Vikimedia projekto!

  1. Bazoj de Vikipedio: Ĉi tie vi lernos la absolute plej fundamentajn aferojn, kiujn vi bezonos en ĉiu Vikimedia projekto, sed kun fokuso pri Vikipedio. Fine vi lernos kiel respondece uzi tradukan helpilon (kun ebla maŝina traduko) por facila kaj rapida tradukado de novaj artikoloj.
  2. Aŭtoraj rajtoj kaj plurmediaĵoj: En la 2-a parto vi lernos jurajn bazojn, kiuj vi bezonos por taksi kion vi povas enmeti en Vikimedian projekton de jura vidpunkto. Tio tre gravas, ĉar teksto kaj plurmediaĵoj kiuj ne plenumas tiujn kondiĉojn ne restos longe (Vikimediaj projektoj akceptas nur liberajn materialojn). Fine vi ankaŭ lernos kiajn plurmediaĵojn (fotojn, sonaĵojn, videojn, ktp) vi povas alŝuti por Vikimedio kaj kiel tion fari.
  3. Vikifontaro: Kontribuado al pluraj Vikimediaj projektoj (ekz. Vikipedio, Vikivojaĝo, Vikicitaro, Vikilibroj, Vikinovaĵoj ks) estas tre simila unu al alia. Sed Vikifontaro uzas propran labormanieron, kiu grandparte konsistas de transskribado de skanaĵoj. Tial ĝi havas memstaran parton.

Trairu tiu ĉi 9-horan kurson, faru la ekzercojn rektu dum la lecionoj aŭ tuj ili kaj fine vi havos tre firmajn fundamentojn por memstara kontribuado al Vikipedio, Vikifontaro kaj pluraj aliaj Vikimediaj projektoj.

La manlibron vi povas uzi aldone al la kurso aŭ memstare. Enhavoj de la kurso kaj la manlibro estas similaj, sed ne samaj, do vi plej profitos kiam vi trastudos ambaŭ ilin!

 

 

 

Subtenita de la Eŭropa komisiono

La kreon de la kurso subtenis la Eŭropa komisiono per sia programo Erasmus+ kadre de la projekto Vikioj por Eŭropo (ViPE). La nomon de la projekto ni uzis ankaŭ por nomi la kurson. Lernu pli pri ĝi en retejo de la projekto ViPE.

La projekton kunordigis Vikimedio EO (VMEO) kaj partneris en ĝi Edukado@Interreto (E@I), Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (EKC) kaj Bjalistoka Esperanto-Societo (BES).

Financita de la Eŭropa Unio. La esprimitaj vidpunktoj kaj opinioj tamen estas nure de la aŭtoro(j) kaj ne nepre reflektas tiujn de la Eŭropa Unio aŭ Erasmus+. Nek la Eŭropa Unio nek la organizo provizanta la subvencion povas esti konsiderataj respondecaj por ili.

Funded by the European Union. Views and opinions expressed are however those of the author(s) only and do not necessarily reflect those of the European Union or Erasmus+. Neither the European Union nor the granting authority can be held responsible for them.