OpenStreetMap

Danke al la libera mapo OpenStreetMap vi povas uzi interagaj mapojn en Vikivojaĝo kaj aliaj Vikimediaj projektoj, kaj ankaŭ trovi interesajn lokojn en via ĉirkaŭaĵo kaj esti navigata en nekonata urbo.

Ni preparas retan videan kurson pri ĝi – kaj ĝi estos SENPAGA (danke al la financa subteno de la Eŭropa Komisio <3)! Enskribu sube informojn pri vi kaj klaku la butonon “SAVE” por ke ni invitu vin al la kurso, post kiam ni publikigos ĝin. Ni rekomendas la kurson precipe al jenaj aktivuloj:

  • subtenantoj de Vikivojaĝo, kiuj volas plibonigi ĝin ne nur per teksto kaj bildoj, sed ankaŭ per interagaj mapoj
  • organizantoj de / helpantoj ĉe Esperantaj renkontiĝoj, kiuj volas plibonigi troveblon de la renkontiĝejo
  • subtenantoj de loka komerco kaj / aŭ loka komunumo
  • piedirantoj, biciklistoj, turistoj
  • ĝenerale subtenantoj de libera kulturo

Interesiĝantoj pri OpenStreetMap

OpenStreetMap (OSM) estas libera mapo de tuta Tero (oficiale "datumbazo de geografiaj datumoj"). OSM estas vaste uzata en Vikivojaĝo kaj foje ankaŭ en aliaj Vikimediaj projektoj, kaj ĝiaj datumoj estas vaste uzataj en popularaj poŝtelefonaj navigiloj kiel OsmAnd kaj Organic Maps. Simile kiel Vikimediaj projektoj, ankaŭ OSM estas libera kaj redaktebla de ĉiuj.

Se vi interesiĝas pri OpenStreetMap kaj ŝatus iam partopreni trejnadon aŭ ricevi alian edukon pri ĝi - aliĝu per tiu ĉi formularo.