OpenProject

Ĉu ankaŭ al vi jam okazis, ke fine de jaro vi ne certis kion ĉion vi plenumis de via jara plano? Aŭ ĉu volis inkludi novulon al organizado de evento, sed tiu tute ne havis superrigardon? Plibonigante projektan mastrumadon vi ne nur evitos tion ĉi, sed ankaŭ plifaciligos komencon de nova projekto, havos superrigardon de ĉiuj ideoj kaj ŝparos vian energion por pli plaĉaj aferoj.

Tial ni preparas videan retan kurson pri bazoj de projekta mastrumado kaj enkondukon al la projekta mastrumilo OpenProject, kiun TEJO senpage provizas al pluraj Esperantaj organizoj en Projektoj.org. La kurso estos senpaga danke al financa subteno de la Eŭropa Komisiono. Dankon pro la subteno!

Enskribu sube informojn pri vi kaj klaku la butonon “SAVE” por ke ni invitu vin al la kurso, post kiam ni publikigos ĝin. Ni rekomendas la kurson precipe al jenaj aktivuloj:

  • prezidantoj kaj sekretarioj
  • projektaj mastrumistoj
  • organizantoj de eventoj
  • subvencipetistoj
  • kaj ĉiuj, kiujn la supraj aktivuloj laborigos

Interesiĝantoj pri OpenProject

OpenProject estas reta projekta mastrumilo kun progresaj kapabloj. Danke al ĝi vi povas efike mastrumi uzante tradician, agilan kaj miksitan projektan mastrumadon. Facila reuzado de ŝablonoj de projektoj ŝparos al vi tempon kaj plialtigos unuecon de viaj projektoj.

Se vi interesiĝas pri OpenProject kaj ŝatus iam partopreni trejnadon aŭ ricevi alian edukon pri ĝi - aliĝu per tiu ĉi formularo.

Bonvolu koncize (maks. 5 frazoj) priskribi viajn ĝisnunajn spertojn pri projekta mastrumado - tipoj kaj grandecoj de projektoj kiujn vi jam mastrumis; kiujn projektajn mastrumilojn vi uzas kaj kiujn preferas; atestiloj pri projekta mastrumado; ks.
Se vi aktivas en iu(j) organizo(j), kiu(j) povus interesiĝi pri OpenProject, skribu sube ĝian / ilian nomon kaj laŭeble bonan kontakton (retpoŝto, retejo, konto en socia retejo ks)