CiviCRM

Ĉu vi gvidas neprofitcenan organizon kaj bezonas mastrumi viajn membrojn, abonintojn de novaĵleteroj, partoprenantojn de eventoj, interesiĝantojn pri volontulado kaj ĝenerale kontaktojn? CiviCRM povas helpi vin! CiviCRM estas reta ilo, kiu kapablas tion ĉion kaj pli. Por teĥnike kapabla organizo, kaj kiam bone agordita, ĝi povas multe helpi kaj pliprofesiigi vian agadon.

Ni preparas retan videan kurson pri ĝi – kaj ĝi estos SENPAGA (danke al la financa subteno de la Eŭropa Komisio <3)! Enskribu sube informojn pri vi kaj klaku la butonon “SAVE” por ke ni invitu vin al la kurso, post kiam ni publikigos ĝin. Ni rekomendas la kurson precipe al jenaj aktivuloj:

  • administrantoj de retejo
  • varbantoj kaj engaĝantoj de membroj
  • varbantoj kaj kunordigantoj de volontuloj
  • organizantoj de eventoj (precipe mastrumanton de aliĝoj)
  • merkatikistoj
  • prezidantoj aŭ sekretarioj (por havi bazan superrigardon kion eblas fari)

Interesiĝantoj pri CiviCRM

CiviCRM estas reta programo, kiu helpas al organizoj efike mastrumi grandajn kvantojn da membroj, kontaktoj, volontuloj, sendadi amasajn retpoŝtajn mesaĝojn, provizas membriĝan aliĝilon, por mastrumado de eventoj, por organizi kampanjojn, peticiojn, enketojn, kolektadi membrajn kotizojn kaj donacojn, kaj pli.

Se vi interesiĝas pri CiviCRM kaj ŝatus iam partopreni trejnadon aŭ ricevi alia edukon pri ĝi - aliĝu per tiu ĉi formularo.

Se vi aktivas en iu(j) organizo(j), kiu(j) povus interesiĝi pri CiviCRM, skribu sube ĝian / ilian nomon kaj laŭeble bonan kontakton (retpoŝto, retejo, konto en socia retejo ks)